Vi estas tie :   Hejmpaĝo »
Teksto pripensinda :   La talento sen persistemo povas malmulton ;  la persistemo sen talento povas multon ; ambaŭ kune povas ĉion.   
 
    Printi la paĝon ...

Aktualaĵoj

LINGVA FESTIVALO, 25an & 26an DE NOVEMBRO 2023 - la 19/11/2023 18:05 per tenomis

LA TURLANDA ESPERANTA KULTURCENTRO

ĉeestos en la budo n-o 32 (dekstren tuj post la enirejo) en la

LINGVA FESTIVALO

Sabate la 25an kaj dimanĉe la 26an de Novembro 2023

en la Haloj sur la 1a etaĝo

Placo Gaston Pailhou en TOURS

Anoj de nia asocio estos en la budo por informi vin pri la internacia lingvo esperanto. Ili klarigos al vi per kiuj rimedoj vi povas ĝin lerni, aŭskulti kaj paroli. Vi povos eĉ ĉeesti kurseton se vi deziras ekhavi ideon pri la lingvo. Pluraj kursetoj okazos sabate kaj dimanĉe. Se vi deziras scii pri la detala programo de la festivalo, vi povas elŝuti ĝin ĉi-tie en la franca lingvo

Sabatee la 25an de Novembro je la 16a en la la salono 121 prelegos Robert Phillipson : Agnoski la lingvajn rajtojn por pli da justeco kaj paco.

Legu pli