Warning: Undefined array key "description" in /var/www/legtux.org/users/esperanto-tours/www/inc/newsrss.inc on line 135
Esperanto - Tours -
Vi estas tie :   Hejmpaĝo »
Teksto pripensinda :   Ne ĉar estas malfacile, oni ne provas ; ĉar oni ne provas, estas malfacile.   
 
    Printi la paĝon ...

Novaĵoj pri amikoj -

Esperanto - Tours


promotion et enseignement de la langue internationale esperanto


(08/12/2022 17:39)

Lingva festivalo - per tenomis la 14/10/2022 09:56 

LA KULTURA TURLANDA ESPERANTOCENTRO

ĉeestos en la budo n-o 32 (dekstren tuj post la enirejo) en la

LINGVA FESTIVALO

Sabate la 22an kaj dimanĉe la 23an de Oktobro 2022

en la Haloj sur la 1a etaĝo

Placo Gaston Pailhou en TOURS

Anoj de nia asocio estos en la budo por informi vin pri la internacia lingvo esperanto. Ili klarigos al vi per kiuj rimedoj vi povas ĝin lerni, aŭskulti kaj paroli. Vi povos eĉ ĉeesti kurseton se vi deziras ekhavi ideon pri la lingvo. Pluraj kursetoj okazos sabate kaj dimanĉe. Se vi deziras scii pri la detala programo de la festivalo, vi povas elŝuti ĝin ĉi-tie en la franca lingvo

Dimanĉe la 23an de Oktobro je la 17a en la la salono 121 prelegos Pierre Dieumegard : Lingva justeco en la eŭropa Unio : teorio kaj realaĵoj.

Legu pli

(14/10/2022 09:56)

(24/11/2021 11:43)

Forumo de asocioj - per tenomis la 04/09/2021 19:41 

LA KULTURA TURLANDA ESPERANTOCENTRO

ĉeestos 

LA FORUMON DE ASOCIOJ

DIMANĈE LA 12AN DE SEPTEMBRO 2021

Libera eniro : 10a - 18a

LAGO DE LA BERGEONNERIE en TOURS

Anoj de nia asocio estos en la budo por informi vin pri la internacia lingvo esperanto. Ili klarigos al vi per kiuj rimedoj vi povas ĝin lerni, aŭskulti kaj paroli.

Legu pli

(04/09/2021 19:41)

Lingva festivalo - per tenomis la 13/11/2019 10:11 

LA KULTURA TURLANDA ESPERANTOCENTRO

ĉeestos en la budo n-o 32 (dekstren tuj post la enirejo) en la

LINGVA FESTIVALO

Sabate la 23an kaj dimanĉe la 24an de Novembro 2019

en la Haloj sur la 1a etaĝo

Placo Gaston Pailhou en TOURS

Anoj de nia asocio estos en la budo por informi vin pri la internacia lingvo esperanto. Ili klarigos al vi per kiuj rimedoj vi povas ĝin lerni, aŭskulti kaj paroli. Vi povos eĉ ĉeesti kurseton se vi deziras ekhavi ideon pri la lingvo. Pluraj kursetoj okazos sabate kaj dimanĉe. Se vi deziras scii pri la detala programo de la festivalo, vi povas elŝuti ĝin ĉi-tie en la franca lingvo

Dimanĉe la 24an de novembro je la 15a prelegos Claude Rouget : Vojaĝoj kaj spertoj en Esperanujo.

Legu pli

(13/11/2019 10:11)

ESPERANTO : Cours express - per rubekolo la 28/05/2019 11:05 

KULTURA TURLANDA ESPERANTOCENTRO

Venu malkovri

la justan internacian lingvon

ESPERANTO

Rapidan kurson organizas en la haloj de Tours la KTEC (Kultura Turlanda EsperantoCentro)

Vendrede la 14an de junio 2019

de la 18a ĝis la 20a

Haloj de Tours

1a etaĝo salono 120

Bonvenon

Legu pli

(28/05/2019 11:05)

Festivalo pri Permakulturo - per rubekolo la 20/05/2019 14:51 

LA KULTURA TURLANDA ESPERANTOCENTRO

ĈEESTOS EN LA

FESTIVALO PRI PERMAKULTURO

la 25an kaj 26an de majo 2019 en la kastelo de Taillé en Fondettes 37

Ni ĉeestos en budo, kie vi povos informiĝi pri esperanto.

Ni prezentos la internacian lingvon :

sabaton la 25an de majo : de la 15a 30 ĝis la 16a 30 (per videoprojekciilo)

dimanĉon la 26an de majo : de la 15a 30 ĝis la 16a 30 (per videoprojekciilo)

Legu pli

(20/05/2019 14:51)

Post la eŭropofesto - per tenomis la 20/05/2019 10:00 

KULTURA TURLANDA ESPERANTOCENTRO

POST LA EŬROPOFESTO en la ĝardeno de la Prebendoj (France jardin des Prébendes)

La lastan 12an de majo la publiko venis al la eŭropofesto por renkonti eksponistojn kaj aŭskulti artistojn. Multaj vizitantoj venis al nia stando kaj la demandoj starigitaj al la ĉeestantaj esperantistoj montras grandan interesiĝon al tiu lingvo. Kelkaj daŭrigis sian malkovron per partopreno en la eklerniga ateliero proponita en speciale aranĝita buso disponigita al ni de la organizintoj.

Aliaj ĉirkaŭ tablo de la lingva kafejo provis paroli la internacian lingvon.

Bela tago plena je riĉaj interŝanĝoj, kiuj kuraĝigas nin denove partopreni en tiu festo venontjare kaj eble proponi kelkajn kanzonojn en esperanto.

P1000158.JPG

Legu pli

(20/05/2019 10:00)

Lasta ĝisdatigo : 22/03/2023 02:28