Vi estas tie :   Hejmpaĝo »
Teksto pripensinda :   Antaŭlonge snoboj uzis la grekan lingvon ; nuntempe ili uzas la anglan.   
 
    Printi la paĝon ...

Aktualaĵoj

Lingva festivalo - la 13/11/2019 10:11 per tenomis

LA KULTURA TURLANDA ESPERANTOCENTRO

ĉeestos en la budo n-o 32 (dekstren tuj post la enirejo) en la

LINGVA FESTIVALO

Sabate la 23an kaj dimanĉe la 24an de Novembro 2019

en la Haloj sur la 1a etaĝo

Placo Gaston Pailhou en TOURS

Anoj de nia asocio estos en la budo por informi vin pri la internacia lingvo esperanto. Ili klarigos al vi per kiuj rimedoj vi povas ĝin lerni, aŭskulti kaj paroli. Vi povos eĉ ĉeesti kurseton se vi deziras ekhavi ideon pri la lingvo. Pluraj kursetoj okazos sabate kaj dimanĉe. Se vi deziras scii pri la detala programo de la festivalo, vi povas elŝuti ĝin ĉi-tie en la franca lingvo

Dimanĉe la 24an de novembro je la 15a prelegos Claude Rouget : Vojaĝoj kaj spertoj en Esperanujo.

Legu pli