Vi estas tie :   Hejmpaĝo »
Teksto pripensinda :   La solaj homoj, kiuj pliproksimiĝas al vi en la malfeliĉo, estas la kreditoroj.   Orson welles
 
    Printi la paĝon ...

Aktualaĵoj

Post la eŭropofesto - la 20/05/2019 10:00 per tenomis

KULTURA TURLANDA ESPERANTOCENTRO

POST LA EŬROPOFESTO en la ĝardeno de la Prebendoj (France jardin des Prébendes)

La lastan 12an de majo la publiko venis al la eŭropofesto por renkonti eksponistojn kaj aŭskulti artistojn. Multaj vizitantoj venis al nia stando kaj la demandoj starigitaj al la ĉeestantaj esperantistoj montras grandan interesiĝon al tiu lingvo. Kelkaj daŭrigis sian malkovron per partopreno en la eklerniga ateliero proponita en speciale aranĝita buso disponigita al ni de la organizintoj.

Aliaj ĉirkaŭ tablo de la lingva kafejo provis paroli la internacian lingvon.

Bela tago plena je riĉaj interŝanĝoj, kiuj kuraĝigas nin denove partopreni en tiu festo venontjare kaj eble proponi kelkajn kanzonojn en esperanto.

P1000158.JPG

Legu pli