Novaĵoj
LA KULTURA TURLANDA ESPERANTOCENTRO
ĉeestos en la budo n-o 32 (dekstren tuj post la enirejo) en la
LINGVA FESTIVALO
Sabate la 25an kaj dimanĉe la 26an de Novembro 2017
en la Haloj sur la 1a etaĝo
Placo Gaston Pailhou en TOURS
Anoj de nia asocio estos en la budo por informi vin pri la internacia lingvo esperanto. Ili klarigos al vi per kiuj rimedoj vi povas ĝin lerni, aŭskulti kaj paroli. Vi povos eĉ ĉeesti kurseton se vi deziras ekhavi ideon pri la lingvo. Pluraj kursetoj okazos sabate kaj dimanĉe. Se vi deziras scii pri la detala programo de la festivalo, vi povas elŝuti ĝin ĉi-tie en la franca lingvo.
Sabate je la 18a en la salono 121, prelego de Tim MORLEY : kial unu miliono da personoj nuntempe lernas esperanton ? Kaj vi ?
Se esperanto interesas vin, sciu ke kurso por komencantoj komenciĝos lunde la 27an de Novembro je la 17a en la salono 117 kaj okazos ĉiulunde de la 17a ĝis la 18a 30.