Vi estas tie :   Hejmpaĝo »
Teksto pripensinda :   Vi estos amata la tagon, kiam vi povos montri viajn malfortaĵojn sen ke la aliulo uzos tion por pliigi sian forton.   Cesar Pavese
 
    Printi la paĝon ...

Aktualaĵoj

Lingva festivalo - la 09/11/2017 11:57 per tenomis

LA KULTURA TURLANDA ESPERANTOCENTRO

ĉeestos en la budo n-o 32 (dekstren tuj post la enirejo) en la

LINGVA FESTIVALO

Sabate la 25an kaj dimanĉe la 26an de Novembro 2017

en la Haloj sur la 1a etaĝo

Placo Gaston Pailhou en TOURS

Anoj de nia asocio estos en la budo por informi vin pri la internacia lingvo esperanto. Ili klarigos al vi per kiuj rimedoj vi povas ĝin lerni, aŭskulti kaj paroli. Vi povos eĉ ĉeesti kurseton se vi deziras ekhavi ideon pri la lingvo. Pluraj kursetoj okazos sabate kaj dimanĉe. Se vi deziras scii pri la detala programo de la festivalo, vi povas elŝuti ĝin ĉi-tie en la franca lingvo.

Sabate je la 18a en la salono 121, prelego de Tim MORLEY : kial unu miliono da personoj nuntempe lernas esperanton ? Kaj vi ?

Se esperanto interesas vin, sciu ke kurso por komencantoj komenciĝos lunde la 27an de Novembro je la 17a en la salono 117 kaj okazos ĉiulunde de la 17a ĝis la 18a 30.

Legu pli


Prelego de Mikaelo Bronŝtejn - la 17/05/2017 22:21 per tenomis

KULTURA TURLANDA ESPERANTOCENTRO

Rencontre organisée par le Centre Culturel Espéranto Touraine

CIKLO DE INTERNACIAJ

PRELEGOJ

La emo de la rusoj

al ĝardenlaboro

De kolkozoj al privataj ĝardenoj

Rakontoj – Humoro – Lumbildoj – Kantoj

far

Mikaelo BRONŜTEJN

Samtempa tradukado plenumiĝas

Merkredon la 24an de majo 2017

  je la 18a
 

Senpaga eniro :

La Fuye, 89 route des vallées, Ballan-Miré
 

Mikaelo Bronŝtejn estas esperantoparolanta ruso, verkisto kaj poeto. Li estas famega en esperantio pro siaj muzikaĵoj.

Legu pli


Prelego de Rainer Kurz - la 09/10/2016 19:35 per tenomis

KULTURA TURLANDA ESPERANTOCENTRO

Clklo de internaciaj prelegoj

Rainer KURZ

prezentas siajn interparoladojn kun

Reinhard SELTEN

nobelpremiita pri ekonomio en 1994

Lundon la 10an de oktobro 2016 je la 18a

Salono de la asocio de la loĝantoj de la kvartalo "Les Fontaines"

Allée Monteverdi (Aliro tra la placo Eugène Labiche)

37200 TOURS

Rainer KURZ estas germana kaj doktoriĝis pri telekomunikado.

De 1999 ĝis 2001 li estis prezidanto de la Germana EsperantoAsocio (GEA)

kaj plu estas unu el ties estroj.

Reinhard SELTEN estis en 1994 nobelpremiita pri ekonomio kune kun John Harsanyi et John Nash

pri siaj esploroj pri la teorio de ludoj.

Reinhard SELTEN estas emerita profesoro en la universitato en Bonn.

Li produktis verkojn en esperanto.

Legu pli


Prelego de Saeed Ahmad - la 10/03/2016 22:29 per tenomis

Kultura Turlanda Esperantocentro

Prelego kun lumbildaro

de la Pakistanano Saeed Ahmad*

Mardon la  22an de marto 2016

je la18a

En salono de la asocio de la loĝantoj de la kvartalo "les Fontaines"

aleo Monteverdi

(aliro tra la placo Eugène Labiche)

Prezentado Esperante – samtempa tradukado francen

*Saeed Ahmad estis lektoro en la komerclernejo de Ravalpindi.

Li estas verkisto de 22 libroj, parolas 4 lingvojn (panĝaban, urduan, anglan, esperanton).

Lia lasta libro titolas  : La saĝeco de la sufismo de Panĝabio.

Saeed Ahmad estas invitita de la Kultura Turlanda Esperantocentro.

Tel : 02 47 55 20 10 esperanto-touraine37@wanadoo.fr

http://esperanto-touraine.olympe.in/index.php?lng=fr

Legu pli