Vi estas tie :   Hejmpaĝo »
Teksto pripensinda :   Estas pli bone vivi siajn revojn ol revi sian vivon.   
 
    Printi la paĝon ...

Aktualaĵoj

STAĜETO PRI ESPERANTO, LA 23an DE SEPTEMBRO 2023 - la 10/09/2023 18:16 per tenomis

TURLANDA ESPERANTA KULTURCENTRO

Staĝeto en St Genouph sabaton la 23an de septembro en kunvena salono de la Gimnazio "Les Petits Prés" de la 9a ĝis la 12a kaj ebleco kuntagmanĝi poste.
Luda posttagmezo "Kodnomo", "Skrablo", "Babadum", "Frazado"...

2023Amuza posttagmezo23-09-a.png
 

Legu pli


LA  TURLANDA ESPERANTA KULTURCENTRO

ĉeestos 

LA FORUMON DE ASOCIOJ

DIMANĈE LA 10AN DE SEPTEMBRO 2023

Senpaga eniro : 10a h - 18a h

LAGO DE LA BERGEONNERIE en TOURS

Anoj de nia asocio estos en la budo por informi vin pri la internacia lingvo esperanto. Ili klarigos al vi per kiuj rimedoj vi povas ĝin lerni, aŭskulti kaj paroli.

Legu pli


EŬROPA FESTO LA 14an DE MAJO 2023 - la 11/05/2023 00:00 per tenomis

Okazaĵo kun malmulte da amaskomunikila kovrado, ĉi tiu Eŭropa Tago! Malmultaj standoj kaj foresto de oficialulo de la departemento, regiono kaj urbo ĉeestanta por legitimi ĉi tiun tagon. Dirite, efika organizo kaj diversaj agadoj rezultigas agrablan tagon. Ili estas ĉefe la kutimaj promenantoj de la Prébendes-ĝardenoj, familioj kiuj venis por lasi siajn infanojn petoli ĉirkaŭ la kiosko, hundoj promenigantaj siajn mastrojn kaj multaj junuloj, ili interesiĝas pri nia stando. Tridek tri homoj haltis, pli-malpli longe ĉe nia loko, sed ĉiuj (ĉefe junuloj) montris intereson pri tiu ĉi maljuste miskomprenata lingvo. Ni estis 4, Mikelo, Jeannine, Gérard kaj mi, por laŭvice klarigi la simplecon de lernado de la lingvo kaj ĝian intereson en la kunteksto, interalie, de la tutmondiĝo de komerco kaj eŭropa konstruado. Sed neniu membro de TEK profitis tiun ĉi belan sunan posttagmezon por viziti nin. Alkroĉita estas nia stando kaj Mikelo, fervora defendanto de la Esperanto-kulturo.

20230514_stand_ccet_Europa_Festo.jpg

Legu pli


Sabate la 1an de aprilo 2023 je la 14a 30
la TEK (Turlanda Esperanta Kulturcentro)
invitas vin al prezentado, kiu okazos unuaetaĝe en la haloj de Tours.
   Pierrette Formen prezentos tie Slovenion, landon kiun ŝi vizitis antaŭ nelonge.
Ŝi faros tion per multaj fotoj, kiujn ŝi komentos por ni.

Legu pli


ESPERANTO por ĈIUJ, la 31an de MARTO 2023 - la 25/03/2023 17:30 per rubekolo

DU PRELEGOJ LA 4an DE MARTO 2023 - la 04/03/2023 14:30 per rubekolo

LINGVA FESTIVALO, 22an & 23an DE OKTOBRO 2022 - la 14/10/2022 09:56 per tenomis

LA KULTURA TURLANDA ESPERANTOCENTRO

ĉeestos en la budo n-o 32 (dekstren tuj post la enirejo) en la

LINGVA FESTIVALO

Sabate la 22an kaj dimanĉe la 23an de Oktobro 2022

en la Haloj sur la 1a etaĝo

Placo Gaston Pailhou en TOURS

Anoj de nia asocio estos en la budo por informi vin pri la internacia lingvo esperanto. Ili klarigos al vi per kiuj rimedoj vi povas ĝin lerni, aŭskulti kaj paroli. Vi povos eĉ ĉeesti kurseton se vi deziras ekhavi ideon pri la lingvo. Pluraj kursetoj okazos sabate kaj dimanĉe. Se vi deziras scii pri la detala programo de la festivalo, vi povas elŝuti ĝin ĉi-tie en la franca lingvo

Dimanĉe la 23an de Oktobro je la 17a en la la salono 121 prelegos Pierre Dieumegard : Lingva justeco en la eŭropa Unio : teorio kaj realaĵoj.

Legu pli


LA KULTURA TURLANDA ESPERANTOCENTRO

ĉeestos 

LA FORUMON DE ASOCIOJ

DIMANĈE LA 12AN DE SEPTEMBRO 2021

Libera eniro : 10a - 18a

LAGO DE LA BERGEONNERIE en TOURS

Anoj de nia asocio estos en la budo por informi vin pri la internacia lingvo esperanto. Ili klarigos al vi per kiuj rimedoj vi povas ĝin lerni, aŭskulti kaj paroli.

Legu pli


Lingva festivalo - la 13/11/2019 10:11 per tenomis

LA KULTURA TURLANDA ESPERANTOCENTRO

ĉeestos en la budo n-o 32 (dekstren tuj post la enirejo) en la

LINGVA FESTIVALO

Sabate la 23an kaj dimanĉe la 24an de Novembro 2019

en la Haloj sur la 1a etaĝo

Placo Gaston Pailhou en TOURS

Anoj de nia asocio estos en la budo por informi vin pri la internacia lingvo esperanto. Ili klarigos al vi per kiuj rimedoj vi povas ĝin lerni, aŭskulti kaj paroli. Vi povos eĉ ĉeesti kurseton se vi deziras ekhavi ideon pri la lingvo. Pluraj kursetoj okazos sabate kaj dimanĉe. Se vi deziras scii pri la detala programo de la festivalo, vi povas elŝuti ĝin ĉi-tie en la franca lingvo

Dimanĉe la 24an de novembro je la 15a prelegos Claude Rouget : Vojaĝoj kaj spertoj en Esperanujo.

Legu pli


ESPERANTO : Cours express - la 28/05/2019 11:05 per rubekolo

KULTURA TURLANDA ESPERANTOCENTRO

Venu malkovri

la justan internacian lingvon

ESPERANTO

Rapidan kurson organizas en la haloj de Tours la KTEC (Kultura Turlanda EsperantoCentro)

Vendrede la 14an de junio 2019

de la 18a ĝis la 20a

Haloj de Tours

1a etaĝo salono 120

Bonvenon

Legu pli