Vi estas tie :   Hejmpaĝo » Villandry
Teksto pripensinda :   Nenio en la mondo - nek kaŭzo, nek idealo, nek valoro - supervivas, se ne ekzistas forto, kiu defendas ĝin.   Patrice Franceschi
 
    Printi la paĝon ...

Villandry

chateau_jardins_villandry_potager_2_hdv.jpg

Villandry, finkonstruita ĉirkaŭ 1536 estas la lasta el la grandaj kasteloj starigitaj borde de la Luaro dum la Renesanca epoko. Villandry estis konstruita de la financa ministro de François Ier, Jean le Breton (Johano la Bretona).

Jean le Breton, por konstruigi la nunan kastelon, malkonstruigis ternivele malnovan fortreson de la XIIa jarcento, kies fundamentoj kaj la ĉefturo restas nun. En tiu fortreso okazis la 4an de julio 1189, la « Paco de Colombiers » (mezepoka nomo de Villandry), kiam Henri II Plantagenêt (Henriko la 2a), Angla reĝo, agnoskis sian malvenkon antaŭ Phillippe Auguste (Filipo Aŭgusto), franca reĝo.

La posteuloj de Jean le Breton konservis Villandry ĝis 1754, kiam ĝi fariĝis posedaĵo de la markizo de Castellane, deveninta de tre fama provenca familio kaj reĝa ambasadoro. Li konstruigis laŭ klasika stilo la dependaĵojn, kiujn vi rimarkos ambaŭflanke de la antaŭkorto. Li rearanĝis la internon de la kastelo laŭ la komfortnormoj de la XVIIIa jarcento pli proksimaj al niaj ol al tiuj de la Renesanco. En la XIXa jarcento, la tradicia ĝardeno estis detruita por krei parkon laŭ la angla maniero, ĉirkaŭ la kastelo.

En 1906, la kastelo estis aĉetita de Joachim Carvallo [Ĵoakim Karvalo], naskita en Hispanio en 1869. Li rezignis brilan sciencan karieron, kiun li sekvis apud la profesoro Charles Richet [Ŝarl Riŝe], (Nobel premiita pri medicino en 1913) por dediĉi sin tute al Villandry.
Tiel li savis la malkonstruotan kastelon kaj kreis en plena harmonio kun la arkitekturo la ĝardenojn kiujn vi admiras hodiaŭ.

Por pli da informoj, bonvolu alklaki la sekvantajn ligilojn :

http://loire-chateaux.org/le-chateau-de-villandry/

https://eo.wikipedia.org/wiki/Kastelo_de_Villandry_kaj_ties_%C4%9Dardenoj


Kreodato : 11/06/2015 15:01
Kategorio : TURLANDO - La kasteloj de la luarvalo
Paĝo legita 60905 fojoj

Reagoj al tiu artikolo

Neniu ankoraŭ lasis komenton.
Estu la unua!