Vi estas tie :   Hejmpaĝo »
Teksto pripensinda :   Kiu volas fari ion, tiu trovas rimedon. Kiu volas fari nenion, tiu trovas ekskuzon.   
 
    Printi la paĝon ...

Novaĵoj pri amikoj -

Esperanto - Tours


promotion et enseignement de la langue internationale esperanto


Leĝaj mencioj - per tenomis la 16/07/2018 22:36 

Leĝaj mencioj kaj privateca politiko de Esperanto-Tours

Laŭ la dispozicioj de artikoloj 6-III kaj 19 de leĝo n-ro 2004-575 de 21a de junio 2004 por la fido al cifereca ekonomio (LFCE), la jenaj leĝaj mencioj estas konigataj al la uzantoj kaj vizitantoj de la retejo : esperanto-tours.

La retejo esperanto-tours estas atingebla ĉe la sekva adreso : https://esperanto-tours.legtux.org/

La atingebleco kaj uzo de esperanto-tours estas submetitaj al la jenaj leĝaj mencioj detalitaj ĉi-sube kaj ankaŭ al aplikeblaj leĝoj kaj/aŭ regularoj.

La konekto, atingebleco kaj uzo de tiu retejo igas deviga la plenan kaj senrezervan akceptadon de ĉiuj dispozicioj de tiuj leĝaj mencioj.

Tiu retejo estas vidigata per Guppy, libera EMS (Enhav-Mastruma Sistemo) kiu respektas bonajn praktikojn, sekurecon, privatan vivon kaj protekton de la personaj datumoj de la uzantoj.


LEĜAJ INFORMOJ

Kaŭze de artikolo 6 de leĝo n-ro 2004-575 de la 21a de junio 2004 (LFCE) la identeco de tiuj, kiuj partoprenas en la realigo kaj supervido de la retejo, estas konigata al la vizitantoj :

- la retejo esperanto-tours estas redaktata de Jean-Mary Simonet, 1 rue de la Saboterie, 37550 Saint-Avertin, kiel administranto de la retejo kaj direktoro de la publikigo.

- la retejo gastas ĉe legtux.org administrata de M. Le Guével Simon, 3 rue du Gouty 22000 Saint-Brieuc.

- ĉiuj retuzantoj, kiuj retumas, legas, vidas kaj uzas la retejon esperanto-tours estas konsiderataj uzantoj.

- uzante la retejon, vi agnoskas, ke vi prenis la konon de tiuj kondiĉoj kaj akceptis ilin. Tiuj kondiĉoj povos esti modifitaj ĉiumomente kaj sen antaŭavizo. Mi ne povos esti neniel konsiderata responda pri malbona uzo de la servo.

INTELEKTA PROPRIETAĴO


 

La tuta enhavo de tiu retejo, senlime inkluzivanta grafikojn, bildojn, tekstojn, filmetojn, movbildojn, sonojn, logotipojn, gif-movbildojn kaj bildsimbolojn same kiel ties aranĝon estas sub CeCILL permesilo aŭ sub la origina permesilo por la uzataj skriptoj.


 

Ĉiu kopio aŭ modifo de artikolo, novaĵo, bileto, diversa dokumentaro aŭ afiŝoj sur la forumo de esperanto-tours devos enteni citaĵon de la fonto kun rekta ligilo al la origino.

Por ĉiu permes- aŭ informpeto, bonvolu kontakti min per la paĝo « Kontaktu nin » de la retejo. Specifaj kondiĉoj estas antaŭviditaj por la gazetaro.


PRIVATECA POLITIKO

Laŭ la dispozicioj de artikolo 5 de eŭropa regularo 2016/679, la kolekto kaj traktado de la uzantodatumoj respektas la sekvajn principojn :

La datumoj povas esti kolektitaj kaj traktitaj nur kun la konsento de la uzanto posedanta la datumojn.

La kolekto kaj traktado de datumoj estas plej multe limigitaj por la vido de la retejo, la komentoj, la mesaĝoj en la forumo, la traktado de la membropreferoj. Ĉiu membro povas ĉiumomente modifi, forigi siajn preferojn.

La redaktanto de la retejo devontigas sin garantii la integrecon kaj privatecon de la kolektitaj datumoj.

Laŭ la postuloj de artikolo 6 de la eŭropa regularo 2016/679, la kolekto kaj traktado de privataj datumoj okazas nur, se la uzanto nepre konsentis la traktadon.


La privataj datumoj kolektitaj sur la retejo estas :

Pri la vizitantoj : kaŝnomo, IP adreso, retpoŝta adreso post nekontestebla konsento en kontaktoformularo, komentoj, forumo.

Pri la membroj : kaŝnomo, IP adreso, retpoŝta adreso post nekontestebla konsento en la aliĝformularo kun la traktado por la konservo de la preferoj.

La datumoj de la retejo esperanto-tours retgastas ĉe legtux.org, kies sidejo situas 3 rue du Gouty 22000 Saint-Brieuc.

La datumoj kolektitaj kaj traktitaj de la retejo estas retgastigataj kaj traktataj nur en Francujo.

La redaktanto de esperanto-tours plenumas la traktadon kaj protekton de la datumoj, oni povas kontakti lin per la paĝo « Kontaktu nin » de tiu retejo.


Rajtoj de la uzanto kaj proceduroj por respektigi ilin

Laŭ la regularo, la uzanto havas la rajtojn ĉisube listitajn ; por ke lia peto estu plenumota, li devas konigi siajn familian nomon, personan nomon kaj retpoŝtan adreson.

La redaktanto de la retejo devas respondi al la uzanto en templimo de tridek tagoj maksimume.

Rajto de atingo, de modifo kaj rajto pri forgeso
La uzanto povas legi, ĝisdatigi, modifi aŭ peti la forigon de siaj personaj datumoj per la paĝo « Kontaktu nin » de la retejo. Se li posedas konton, la uzanto povas forigi ĝin alklakante « Mian konton » en la skatolo « Preferoj », kaj poste per forigo de siajn preferojn.

Rajto pri porteblo de la datumoj
La uzanto povas peti la porteblon de la personaj datumoj posedataj de la retejo, farante peton per la paĝo « Kontaktu nin » de la retejo.

Rajto pri limigo kaj kontraŭstaro de datumtraktado.
La uzanto havas la rajton kontraŭstari la traktadon de la datumoj far la retejo kaj la retejo ne rajtas rifuzi.

Rajto determini la sorton de la datumoj post la morto
Estas rememorigate al la uzanto, ke li povas organizi la estontecon de siaj kolektitaj kaj traktitaj datumoj, se li forpasas, laŭ la leĝo n-ro 2016-1321 de la 7a de oktobro 2016.

Rajto turni sin al la kompetenta kontrolaŭtoritato
Se la redaktanto de la retejo decidas ne respondi al la peto de la uzanto, kaj se tiu ĉi deziras kontesti tiun decidon, li rajtas turni sin al la Komisiono Nacia pri Informadiko kaj Liberecoj (KNIL, france CNIL) - https://www.cnil.fr – aŭ al iu ajn kompetenta juĝisto.


Devoj de la respondeculo pri la datumtraktado

La redaktanto de la retejo devontigas sin protekti la kolektitajn privatajn datumojn, ne transdoni ilin al tria persono krom en juĝafero, informi la uzanton kaze de modifo aŭ forigo de la datumoj.

Sur la retejo esperanto-tours, la protokolo https estas uzata, administreja protekto estas instalita, la ĝisdatigo estas aplikata je ĉiu eldono de nova versio de GuppY por pli bona protekto de la personaj datumoj.

En la kazo, kiam la integreco, la privateco aŭ la sekureco de la privataj datumoj de la uzanto estas minacata, la respondeculo pri la traktado devontigas sin informi la uzanton per iu ajn rimedo.


Kuketoj

La retejo uzas kuketojn por trakti statistikojn kaj datumtrafikajn informojn, por faciligi la retumadon kaj plibonigi la servon por la komforto de la uzanto.

Por uzi kuketajn dosierojn, kiuj implicas konservon kaj analizon de privataj datumoj, necesas peti la konsenton de la uzanto. La uzo de tiuj kuketoj kaj personaj datumoj estas strikte limigita al tiu retejo.

Tiu konsento de la uzanto estas rigardata valida dum 365 tagoj. Fine de tiu periodo, la retejo denove petos la konsenton de la uzanto por konservi kuketajn dosierojn sur sia malmola disko.


1. Kontraŭstaro al uzo de kuketaj dosieroj far la retejo

Estas konigate al la uzanto, ke li povas kontraŭstari la konservon de tiuj kuketoj per agordo de sia retumilo.

En la kazo, kiam la uzanto decidas malaktivigi la kuketajn dosierojn, li povos daŭrigi sian retumadon en la retejo. Tamen la reteja redaktanto ne povus esti rigardata respondeca pri iu ajn reteja misfunkciado kaŭzita de tiu manipulado.


2. Priskribo de la kuketaj dosieroj uzataj de la retejo

La reteja redaktanto atentigas la vizitanton pri tio, ke la sekvaj kuketoj estas uzataj dum ties retumado :

- por la vizitantoj : GuppYConnect5, GuppYCookie5, GuppYCrypt, GuppYScreen, ilia vivdaŭro estas la konektodaŭro.

- por la konektitaj membroj :  GuppYConnect5, GuppYCookie5, GuppYCrypt, GuppYScreen, GuppYUser5, ilia vivdaŭro estas 365 tagoj, krom se vi malkonektiĝas, tiukaze ili estos forigitaj, ĉe la rekonekto ili estos rekreitaj.

- por servouzantoj :  GuppYPost5 (blogo, forumo, gastlibro, novaĵoj, rekomendi, reagoj pri artikoloj), GuppYPref5 (aliĝoj,konekto, administrado), GuppYContact5 (detala kontakto), GuppYAdmPref5 (administrado), GuppYConnect5 (konekto, administrado).

Ekde la versio 5.02.06 de GuppY, la kuketoj GuppYPref5, GuppYConnect5, GuppYCrypt, GuppYUser5 estas ĉifritaj por la enhavsekureco, kun eblo ŝanĝi la ĉifroŝlosilon por la reteja redaktanto.

(Atentu, se vi uzas kromprogramojn, vous devas aldoni ĉi tie la kuketojn uzatajn de ĉiu kromprogramo)

Estas konigate al la uzanto, ke kuketaj dosieroj de triuloj povas esti konservitaj, dum li retumas en la retejo.
Temas aparte pri la sekvaj triuloj :

Google, AddThis

Krome, se la retejo entenas butonojn por sociaj retoj, kiuj ebligas al la uzanto dividi sian aktivecon en la retejo, kuketaj dosieroj de tiuj sociaj retoj povas esti konservitaj en la komputilo de la uzanto, kiam li uzas tiujn funkciojn.

La uzanto devas direkti sian atenton al tio, ke tiuj retejoj havas siajn propraj privatecpolitikojn, eble malsamajn ol tiuj prezentitaj ĉi tie.

La reteja redaktanto invitas la uzantojn konsulti la politikojn de tiuj retejoj koncerne la privatecon kaj mastrumadon de personaj datumoj.


APLIKEBLA LEĜO KAJ JUĜOPOVO

Tiuj leĝaj mencioj estas regataj de la franca leĝo. Kaze de malkonsento kaj pro manko de komuna akordiĝo, la francaj tribunaloj juĝos la aferon laŭ la validaj kompetentecreguloj.

KONTAKTO

Por indiki nelicajn enhavojn aŭ aktivecojn, la uzanto povas kontakti la redaktanton per la paĝo « Kontaktu nin » de tiu retejo aŭ per registrita letero kun ricevatesto sendita al la redaktanto, kies kontaktinformoj troviĝas en tiuj leĝaj mencioj.


 

Legu pli

(16/07/2018 22:36)

Lasta ĝisdatigo : 26/03/2024 08:16