Printi la paĝon ...
 
Teksto pripensinda :   Estas pli bone ekbruligi sian malgrandan kandelon ol malbeni la mallumon.   Lao Tseu
Vi estas tie :   Hejmpaĝo » La fromaĝo el San-Maŭro Turlanda

La fromaĝo el San-Maŭro Turlanda

Fabrikata nur en Turlando, tiu fromaĝo (Sainte-Maure-de-Touraine en la franca, prononcenda sant-mor-de-turen) havanta protektitan devenon konsistas el freŝa kaj kruda kaprina lakto, havas formon de longita ŝtipo kaj estas traborita de sekala pajlo enhavanta la fromaĝnomon kaj la identigan numeron de la fromaĝfabrikanto, kio estas atesto de kvalito kaj aŭtenteco. Ĝia krusto estas bluetgriza.


Kreodato : 14/10/2015 21:28
Kategorio : TURLANDO - La gastronomio
Paĝo legita 47293 fojoj