Warning: include(../plugins/glossaire/conf_defaut2.inc): Failed to open stream: No such file or directory in /var/www/legtux.org/users/esperanto-tours/www/mobile/inc/inchead/glossaire_mob.inc on line 29

Warning: include(): Failed opening '../plugins/glossaire/conf_defaut2.inc' for inclusion (include_path='.:/usr/share/php') in /var/www/legtux.org/users/esperanto-tours/www/mobile/inc/inchead/glossaire_mob.inc on line 29

Warning: Undefined variable $res_group in /var/www/legtux.org/users/esperanto-tours/www/mobile/inc/inchead/glossaire_mob.inc on line 33

Warning: Trying to access array offset on value of type null in /var/www/legtux.org/users/esperanto-tours/www/mobile/inc/inchead/glossaire_mob.inc on line 33
Esperanto - Tours

  Hejmpaĝo  Aktualaĵoj  Gastlibro 
Aktualaĵoj

Esperanto por ĈIUJ Sabato la 18an de Majo 2024 17:00 - per rubekolo la 13/05/2024 20:45


Esperanto por ĈIUJ Vendredo la 26a de Aprilo 17:30 - per rubekolo la 22/04/2024 15:46


LINGVA FESTIVALO, 25an & 26an DE NOVEMBRO 2023 - per tenomis la 19/11/2023 18:05

LA TURLANDA ESPERANTA KULTURCENTRO

ĉeestos en la budo n-o 32 (dekstren tuj post la enirejo) en la

LINGVA FESTIVALO

Sabate la 25an kaj dimanĉe la 26an de Novembro 2023

en la Haloj sur la 1a etaĝo

Placo Gaston Pailhou en TOURS

Anoj de nia asocio estos en la budo por informi vin pri la internacia lingvo esperanto. Ili klarigos al vi per kiuj rimedoj vi povas ĝin lerni, aŭskulti kaj paroli. Vi povos eĉ ĉeesti kurseton se vi deziras ekhavi ideon pri la lingvo. Pluraj kursetoj okazos sabate kaj dimanĉe. Se vi deziras scii pri la detala programo de la festivalo, vi povas elŝuti ĝin ĉi-tie en la franca lingvo

Sabatee la 25an de Novembro je la 16a en la la salono 121 prelegos Robert Phillipson : Agnoski la lingvajn rajtojn por pli da justeco kaj paco.


STAĜETO PRI ESPERANTO, LA 23an DE SEPTEMBRO 2023 - per tenomis la 10/09/2023 18:16

TURLANDA ESPERANTA KULTURCENTRO

Staĝeto en St Genouph sabaton la 23an de septembro en kunvena salono de la Gimnazio "Les Petits Prés" de la 9a ĝis la 12a kaj ebleco kuntagmanĝi poste.
Luda posttagmezo "Kodnomo", "Skrablo", "Babadum", "Frazado"...

2023Amuza posttagmezo23-09-a.png
 


FORUMO DE ASOCIOJ, DIMANĈE 10an DE SEPTEMBRO 2023 - per tenomis la 28/08/2023 09:59

LA  TURLANDA ESPERANTA KULTURCENTRO

ĉeestos 

LA FORUMON DE ASOCIOJ

DIMANĈE LA 10AN DE SEPTEMBRO 2023

Senpaga eniro : 10a h - 18a h

LAGO DE LA BERGEONNERIE en TOURS

Anoj de nia asocio estos en la budo por informi vin pri la internacia lingvo esperanto. Ili klarigos al vi per kiuj rimedoj vi povas ĝin lerni, aŭskulti kaj paroli.


EŬROPA FESTO LA 14an DE MAJO 2023 - per tenomis la 11/05/2023 00:00

Okazaĵo kun malmulte da amaskomunikila kovrado, ĉi tiu Eŭropa Tago! Malmultaj standoj kaj foresto de oficialulo de la departemento, regiono kaj urbo ĉeestanta por legitimi ĉi tiun tagon. Dirite, efika organizo kaj diversaj agadoj rezultigas agrablan tagon. Ili estas ĉefe la kutimaj promenantoj de la Prébendes-ĝardenoj, familioj kiuj venis por lasi siajn infanojn petoli ĉirkaŭ la kiosko, hundoj promenigantaj siajn mastrojn kaj multaj junuloj, ili interesiĝas pri nia stando. Tridek tri homoj haltis, pli-malpli longe ĉe nia loko, sed ĉiuj (ĉefe junuloj) montris intereson pri tiu ĉi maljuste miskomprenata lingvo. Ni estis 4, Mikelo, Jeannine, Gérard kaj mi, por laŭvice klarigi la simplecon de lernado de la lingvo kaj ĝian intereson en la kunteksto, interalie, de la tutmondiĝo de komerco kaj eŭropa konstruado. Sed neniu membro de TEK profitis tiun ĉi belan sunan posttagmezon por viziti nin. Alkroĉita estas nia stando kaj Mikelo, fervora defendanto de la Esperanto-kulturo.

20230514_stand_ccet_Europa_Festo.jpg


AMAP LA RICHE EN BIO, DIMANĈON LA 26an DE MAJO 2024 - per tenomis la 23/04/2024 22:13

AMAP LA RICHE EN BIO (prononcu lariŝanbjo)

(France, AMAP = Association pour le Maintien d’une Agriculture de Proximité)

(Esperante, ADAP = Asocio por Daŭrigo de Agrokulturo Proksimeca)

LA BIOBAZARO

PRODUKTISTOJ, METIISTOJ, ASOCIOJ,

AKTIVAĴOJ, SURLOKA MANĜEJO

10a – 18a * SENPAGA ENIRO

PUBLIKA PARKO DE LA PRIOREJO DE SAINT COSME (prononcu sankom)

LA RICHE

https://la-riche-en-bio.com/

L’ADAP La Riche en bio preparas sian biobazaron.

Vi trovos tie PLANTAĴOJN por niaj ĝardenoj, niajn lokajn BIOPRODUKTISTOJN, niajn lokajn METIISTOJN kaj ASOCIOJN kiuj respektas niajn valorojn.

Trinkejo : vinoj, bieroj, pomsukoj, salitaj kaj sukeritaj preparaĵoj, miso, salato de pastaĵo, rostoplato por viaj manĝoj…

Kelkaj membroj de nia esperantoasocio ĉeestos en budo, kie vi povos informiĝi pri la lingvo internacia esperanto kaj eĉ sekvi esperantokurseton.


PREZENTADO DE LA VOJAĜO EN SLOVENIO LA 1an DE APRILO 2023 - per tenomis la 30/03/2023 14:46

Sabate la 1an de aprilo 2023 je la 14a 30
la TEK (Turlanda Esperanta Kulturcentro)
invitas vin al prezentado, kiu okazos unuaetaĝe en la haloj de Tours.
   Pierrette Formen prezentos tie Slovenion, landon kiun ŝi vizitis antaŭ nelonge.
Ŝi faros tion per multaj fotoj, kiujn ŝi komentos por ni.

ESPERANTO por ĈIUJ, la 31an de MARTO 2023 - per rubekolo la 25/03/2023 17:30


DU PRELEGOJ LA 4an DE MARTO 2023 - per rubekolo la 04/03/2023 14:30


Supro

© 2004-2024

Dokumento generita en 0.01 sekundo