Aktualaĵoj

Lingva festivalo - la 14/10/2022 09:56 per tenomis

LA KULTURA TURLANDA ESPERANTOCENTRO

ĉeestos en la budo n-o 32 (dekstren tuj post la enirejo) en la

LINGVA FESTIVALO

Sabate la 22an kaj dimanĉe la 23an de Oktobro 2022

en la Haloj sur la 1a etaĝo

Placo Gaston Pailhou en TOURS

Anoj de nia asocio estos en la budo por informi vin pri la internacia lingvo esperanto. Ili klarigos al vi per kiuj rimedoj vi povas ĝin lerni, aŭskulti kaj paroli. Vi povos eĉ ĉeesti kurseton se vi deziras ekhavi ideon pri la lingvo. Pluraj kursetoj okazos sabate kaj dimanĉe. Se vi deziras scii pri la detala programo de la festivalo, vi povas elŝuti ĝin ĉi-tie en la franca lingvo

Dimanĉe la 23an de Oktobro je la 17a en la la salono 121 prelegos Pierre Dieumegard : Lingva justeco en la eŭropa Unio : teorio kaj realaĵoj.