Novaĵoj
KULTURA TURLANDA ESPERANTOCENTRO
DIMANĈON, LA 19an DE MAJO 2019
AMAP LA RICHE EN BIO (prononcu lariŝanbjo)
(France, AMAP = Association pour le Maintien d’une Agriculture de Proximité)
(Esperante, ADAP = Asocio por Daŭrigo de Agrokulturo Proksimeca)
LA BIOBAZARO
PRODUKTISTOJ, METIISTOJ, ASOCIOJ,
AKTIVAĴOJ, SURLOKA MANĜEJO
10a – 18a * SENPAGA ENIRO
PUBLIKA PARKO DE LA PRIOREJO DE SAINT COSME (prononcu sankom)
LA RICHE
L’ADAP La Riche en bio preparas sian biobazaron por la 19a de majo 2019 kaj festas sian dekjariĝon.
Vi trovos tie PLANTAĴOJN por niaj ĝardenoj, niajn lokajn BIOPRODUKTISTOJN, niajn lokajn METIISTOJN kaj ASOCIOJN kiuj respektas niajn valorojn.
Trinkejo : vinoj, bieroj, pomsukoj, salitaj kaj sukeritaj preparaĵoj, miso, salato de pastaĵo, rostoplato por viaj manĝoj…
kaj por la animado : LA MUZIKA PORKAĴVENDEJO !
(france, LA CHARCUTERIE MUSICALE, prononcu la ŝarkutri muzikal)
Kelkaj membroj de nia esperantoasocio ĉeestos en budo, kie vi povos informiĝi pri la lingvo internacia esperanto kaj eĉ sekvi esperantokurseton.