Aktualaĵoj

amap la riche en bio - la 30/04/2019 00:00 per tenomis

KULTURA TURLANDA ESPERANTOCENTRO

DIMANĈON, LA 19an DE MAJO 2019

AMAP LA RICHE EN BIO (prononcu lariŝanbjo)

(France, AMAP = Association pour le Maintien d’une Agriculture de Proximité)

(Esperante, ADAP = Asocio por Daŭrigo de Agrokulturo Proksimeca)

LA BIOBAZARO

PRODUKTISTOJ, METIISTOJ, ASOCIOJ,

AKTIVAĴOJ, SURLOKA MANĜEJO

10a – 18a * SENPAGA ENIRO

PUBLIKA PARKO DE LA PRIOREJO DE SAINT COSME (prononcu sankom)

LA RICHE

https://la-riche-en-bio.com/

L’ADAP La Riche en bio preparas sian biobazaron por la 19a de majo 2019 kaj festas sian dekjariĝon.

Vi trovos tie PLANTAĴOJN por niaj ĝardenoj, niajn lokajn BIOPRODUKTISTOJN, niajn lokajn METIISTOJN kaj ASOCIOJN kiuj respektas niajn valorojn.

Trinkejo : vinoj, bieroj, pomsukoj, salitaj kaj sukeritaj preparaĵoj, miso, salato de pastaĵo, rostoplato por viaj manĝoj…

kaj por la animado : LA MUZIKA PORKAĴVENDEJO !

(france, LA CHARCUTERIE MUSICALE, prononcu la ŝarkutri muzikal)

Kelkaj membroj de nia esperantoasocio ĉeestos en budo, kie vi povos informiĝi pri la lingvo internacia esperanto kaj eĉ sekvi esperantokurseton.