Aktualaĵoj

Eŭropofesto - la 25/04/2019 23:00 per tenomis

KULTURA TURLANDA ESPERANTO CENTRO

Eŭropofesto

12an de majo de la 11a ĝis la 18a 30

Senpage

Dimanĉon la 12an de majo oni celebras Eŭropon en la ĝardeno de la prebendoj en Tours (france, jardin des Prébendes) !

En la programo : ludoj, aktivaĵoj, ekspozicioj, eskapludoj, koncertoj… Tago kun simpatia etoso por la tuta familio !

Jam je la 11a venu aŭskulti la FarmaciFanfaron « l’Atropin » por la malfermiĝo de la tago. Poste vi povos tagmanĝi surloke.

La « Frandaj Pataĵoj » proponos al vi :

kortobirdaĵa frikasaĵo por 7,90 eŭroj aŭ pataĵo da Pasto kaj maskarpono (vegeterana plado) por 5,90 euroj.

Je la 14a 30 : lingva ateliero

Je la 16a 30 : lingva kafejo

Kelkaj membroj de la Kultura Turlanda Esperantocentro ĉeestos en budo, kie vi povos sekvi esperantokurseton kaj informiĝi pri tiu internacia lingvo.

Rezervu vian daton jam nun, detalaj informoj baldaŭ venos ...