Aktualaĵoj

Prelego de Rainer Kurz - la 09/10/2016 19:35 per tenomis

KULTURA TURLANDA ESPERANTOCENTRO

Clklo de internaciaj prelegoj

Rainer KURZ

prezentas siajn interparoladojn kun

Reinhard SELTEN

nobelpremiita pri ekonomio en 1994

Lundon la 10an de oktobro 2016 je la 18a

Salono de la asocio de la loĝantoj de la kvartalo "Les Fontaines"

Allée Monteverdi (Aliro tra la placo Eugène Labiche)

37200 TOURS

Rainer KURZ estas germana kaj doktoriĝis pri telekomunikado.

De 1999 ĝis 2001 li estis prezidanto de la Germana EsperantoAsocio (GEA)

kaj plu estas unu el ties estroj.

Reinhard SELTEN estis en 1994 nobelpremiita pri ekonomio kune kun John Harsanyi et John Nash

pri siaj esploroj pri la teorio de ludoj.

Reinhard SELTEN estas emerita profesoro en la universitato en Bonn.

Li produktis verkojn en esperanto.