Amboise

chateau_amboise1_mini.jpg

La kastelo de Amboise superstaras Luaron . Ĝi apartenas al la kasteloj de la Luarvalo. Dum la Renesanco, ĝi utilis kiel loĝloko al pluraj reĝoj de Francio.
En 1434. Amboise eniĝas en la reĝa bieno. Rapide, ĝi iĝas vera reĝdomejo kaj Karolo la Oka faras ĝin vera palaco. La filo de Karolo la Sepa, Ludoviko la Dekunua, edukigas sian filon (la estonta Karolo la Oka) en Amboise, pro sekuraj kialoj. Karolo la Oka, faris ĉi-tie la unuajn elstarajn konstruaĵojn ekde la komenco de sia reĝado, kaj entreprenas gravajn modifojn de 1492 ĝis sia morto en 1498 :
• La kapelo Sankta-Huberto,
• La alo, nomita « Karolo la Oka », ankaŭ laŭ la gotika flamstilo, inkluzivanta la loĝejon de la reĝo kaj reĝino,
• La du rajdovojaj turoj (Turo de la Minimes kaj Turo Heurtault), .
Karolo la Oka forpasis en Amboise pro cerba hemoragio en 1498 en la aĝo de 27 jaroj, post kiam li kapfrapintis pordan suprasojlon sur la vojo al polmoludejo. Ludoviko la Dekdua, lia posteulo, konstruigas tie duan alon, ortan kun la alo Karolo la Oka, laŭ la renesanca stilo. Kiam Ludoviko la Dekdua forpasas en 1515 kaj Francisko la Una surtroniĝas, la kortego iom post iom malinteresiĝos pri la kastelo de Amboise. Kvankam la konstruado daŭras, per la elfino de la turo Heurtault kaj la restaŭgaranĝo de la alo Ludoviko la Dekdua, la reĝo preferos aliajn loĝejojn kiel la kastelojn de Chambord, Blois aŭ Fontainebleau. Granda parto de la kastelo estas detruita dum la unua imperio, (kanonikan preĝejon Sankta-Florentino kaj la loĝejon de la reĝinoj interalie) inter 1806 kaj 1810.
Ludoviko-Filipo la Unua heredis la kastelon pere de sia patrino. Li apartigis la malnovajn remparojn per la detruigo de la apudaj domoj kaj redekoris la alon Ludoviko la Dekdua. Gi estas denove konfiskita dum la revolucio de 1848.
En 1848, sekve de kapitulacitraktato, la emiro Abd El Kader, kaj cento da kunuloj estas enkarcerigitaj tie, antaŭ ol esti liberigataj de Napoleono la Tria en 1852.
En 1873 la familio de Orleano denove ekposedas la kastelon kaj transformas ĝin en loĝdomo por gemaljunuloj. Ekde la komenciĝo de la 20a jarcento s-ro Ruprich-Robert kaj ties filo ekrestaŭrigas la konstruaĵon. Hodiaŭ la kastelo estas administrata de la fondaĵo Sankta Ludoviko.

Por scii pli, alklaku la subajn ligilojn :

https://eo.wikipedia.org/wiki/Kastelo_de_Amboise

La suban retejon vi povas legi en multajn lingvojn, sed ne en esperanto :

http://www.chateau-amboise.com/


Kreodato : 24/07/2015 23:59
Kategorio : - La kasteloj de la luarvalo
Paĝo legita 62967 fojoj