Serĉado
 
Fermu
 
 

Drapeau-Esperanto_240-gif.gif

Primeditinda teksto :   Parolemuloj estas plej diskretaj homoj ; ili parolas por diri nenion.   Voltaire
Vi estas tie :   Hejmpaĝo » Novaĵoj
 
Antaŭvidigu  Printu...  Printu la paĝon...
Antaŭvidigu  Printu...  Printu la sekcion...
TOURS

KULTURA TURLANDA ESPERANTOCENTRO

LA AMASINFORMILOJ
Vizitoj

 93926 vizitantoj

 1 enreta vizitanto

Preferoj

Rekonektiĝu :
Via nomo (aŭ kaŝnomo) :
Via pasvorto


  Nombro da membroj 6 membroj
Konektitaj
( neniu )
Snif !!!
Novaĵoj
Pikniko 2017 - de rubekolo la 13/06/2017 18:10

Prelego de Mikaelo Bronŝtejn - de tenomis la 17/05/2017 22:21

KULTURA TURLANDA ESPERANTOCENTRO

Rencontre organisée par le Centre Culturel Espéranto Touraine

CIKLO DE INTERNACIAJ

PRELEGOJ

La emo de la rusoj

al ĝardenlaboro

De kolkozoj al privataj ĝardenoj

Rakontoj – Humoro – Lumbildoj – Kantoj

far

Mikaelo BRONŜTEJN

Samtempa tradukado plenumiĝas

Merkredon la 24an de majo 2017

  je la 18a
 

Senpaga eniro :

La Fuye, 89 route des vallées, Ballan-Miré
 

Mikaelo Bronŝtejn estas esperantoparolanta ruso, verkisto kaj poeto. Li estas famega en esperantio pro siaj muzikaĵoj.


Lingva festivalo - de tenomis la 30/10/2016 22:40

LA KULTURA TURLANDA ESPERANTOCENTRO

ĉeestos en la budo n-o 32 (dekstren tuj post la enirejo) en la

LINGVA FESTIVALO

Sabate la 19an kaj dimanĉe la 20an de Novembro 2016

en la Haloj sur la 1a etaĝo

Placo Gaston Pailhou en TOURS

Anoj de nia asocio estos en la budo por informi vin pri la internacia lingvo esperanto. Ili klarigos al vi per kiuj rimedoj vi povas ĝin lerni, aŭskulti kaj paroli. Vi povos eĉ ĉeesti kurseton se vi deziras ekhavi ideon pri la lingvo. Pluraj kursetoj okazos sabate kaj dimanĉe. Krome, prelego de Didier Loison, vicprezidanto de Esperanto-France, okazos dimanĉe je la 15a en la salono 121 kaj klarigos al vi kiel vojaĝi per esperanto. Se vi deziras scii pri la detala programo de la festivalo, vi povas elŝuti ĝin ĉi-tie en la franca lingvo.

Se esperanto interesas vin, sciu ke kurso por komencantoj komenciĝos lunde la 21an de Novembro je la 17a en la salono 107.


Prelego de Rainer Kurz - de tenomis la 09/10/2016 19:35

KULTURA TURLANDA ESPERANTOCENTRO

Clklo de internaciaj prelegoj

Rainer KURZ

prezentas siajn interparoladojn kun

Reinhard SELTEN

nobelpremiita pri ekonomio en 1994

Lundon la 10an de oktobro 2016 je la 18a

Salono de la asocio de la loĝantoj de la kvartalo "Les Fontaines"

Allée Monteverdi (Aliro tra la placo Eugène Labiche)

37200 TOURS

Rainer KURZ estas germana kaj doktoriĝis pri telekomunikado.

De 1999 ĝis 2001 li estis prezidanto de la Germana EsperantoAsocio (GEA)

kaj plu estas unu el ties estroj.

Reinhard SELTEN estis en 1994 nobelpremiita pri ekonomio kune kun John Harsanyi et John Nash

pri siaj esploroj pri la teorio de ludoj.

Reinhard SELTEN estas emerita profesoro en la universitato en Bonn.

Li produktis verkojn en esperanto.


Tago de la asocioj - de tenomis la 29/07/2016 19:17

ESPERANTISTA ASOCIO DE CHAMBRAY LES TOURS

La tago por aliĝo al asocioj okazos sabaton la 3an de septembro 2016 de la 9a ĝis la 17a ĉe la jena adreso :

Espace culturel Yves Renault

4 rue Jean Perrin

37170 Chambray Les Tours

La membroj de nia asocio ĉeestos en budon, kie vi povos informiĝi pri esperanto, la kursoj en Chambray kaj en Tours por lerni la lingvon, perfektigi ĝin aŭ praktiki ĝin.


Biobazaro en La Riche - de tenomis la 15/05/2016 18:47

KULTURA TURLANDA ESPERANTOCENTRO

Dimanĉon la 22an de majo 2016 : senpaga eniro

Publika parko de la Priorejo de Saint-Cosme

Nia asocio ĉeestos en budo kie vi povos informiĝi pri esperanto kaj eĉ sekvi kurseton.


Prelego de Saeed Ahmad - de tenomis la 10/03/2016 22:29

Kultura Turlanda Esperantocentro

Prelego kun lumbildaro

de la Pakistanano Saeed Ahmad*

Mardon la  22an de marto 2016

je la18a

En salono de la asocio de la loĝantoj de la kvartalo "les Fontaines"

aleo Monteverdi

(aliro tra la placo Eugène Labiche)

Prezentado Esperante – samtempa tradukado francen

*Saeed Ahmad estis lektoro en la komerclernejo de Ravalpindi.

Li estas verkisto de 22 libroj, parolas 4 lingvojn (panĝaban, urduan, anglan, esperanton).

Lia lasta libro titolas  : La saĝeco de la sufismo de Panĝabio.

Saeed Ahmad estas invitita de la Kultura Turlanda Esperantocentro.

Tel : 02 47 55 20 10 esperanto-touraine37@wanadoo.fr

http://esperanto-touraine.olympe.in/index.php?lng=fr


Zamenhofa festo - de tenomis la 29/11/2015 22:08

KULTURA TURLANDA ESPERANTOCENTRO

13/12/2015

La grupo de Turo organizas ĉi-jare la Zamenhofan Feston.

FlagZamenhof.jpg


Informoj pri lernjara rekomenciĝo - de tenomis la 06/08/2015 21:53

KULTURA TURLANDA ESPERANTOCENTRO

Rekomenciĝo de la kursoj lundon la 28an de septembro de la 17a ĝis la 20a, sur la 1a etaĝo, en la salono 119 :

Maison des associations

Halles de Tours

Place Gaston Pailhou

37000 Tours

De la 17a ĝis la 18a 30 : kurso por komencintoj

De la 18a 30 ĝis la 20a : kurso por komencantoj


Jarfina pikniko - de tenomis la 09/06/2015 21:16

KULTURA TURLANDA ESPERANTOCENTRO


Merkredon, la  24an de Junio 2015, pikniko
je la 18a, proksime de la naĝejo de Saint Avertin.
(Kaze de pluvo, ni piknikos en salono 107 en 
Les Halles)

TURLANDO
Kalendaro
Divenaĵo

Mi povas legi el viaj pensoj. Ĉu vi ne kredas je tio ? Provu ! Vi ege surpriziĝos...

Vi estas tie :   Hejmpaĝo » Novaĵoj