Novaĵoj
KULTURA TURLANDA ESPERANTO CENTRO
Eŭropofesto
12an de majo de la 11a ĝis la 18a 30
Senpage
Dimanĉon la 12an de majo oni celebras Eŭropon en la ĝardeno de la prebendoj en Tours (france, jardin des Prébendes) !
En la programo : ludoj, aktivaĵoj, ekspozicioj, eskapludoj, koncertoj… Tago kun simpatia etoso por la tuta familio !
Jam je la 11a venu aŭskulti la FarmaciFanfaron « l’Atropin » por la malfermiĝo de la tago. Poste vi povos tagmanĝi surloke.
La « Frandaj Pataĵoj » proponos al vi :
kortobirdaĵa frikasaĵo por 7,90 eŭroj aŭ pataĵo da Pasto kaj maskarpono (vegeterana plado) por 5,90 euroj.
Je la 14a 30 : lingva ateliero
Je la 16a 30 : lingva kafejo
Kelkaj membroj de la Kultura Turlanda Esperantocentro ĉeestos en budo, kie vi povos sekvi esperantokurseton kaj informiĝi pri tiu internacia lingvo.
Rezervu vian daton jam nun, detalaj informoj baldaŭ venos ...
LA KULTURA TURLANDA ESPERANTOCENTRO
ĉeestos en la budo n-o 32 (dekstren tuj post la enirejo) en la
LINGVA FESTIVALO
Sabate la 24an kaj dimanĉe la 25an de Novembro 2018
en la Haloj sur la 1a etaĝo
Placo Gaston Pailhou en TOURS
Anoj de nia asocio estos en la budo por informi vin pri la internacia lingvo esperanto. Ili klarigos al vi per kiuj rimedoj vi povas ĝin lerni, aŭskulti kaj paroli. Vi povos eĉ ĉeesti kurseton se vi deziras ekhavi ideon pri la lingvo. Pluraj kursetoj okazos sabate kaj dimanĉe. Se vi deziras scii pri la detala programo de la festivalo, vi povas elŝuti ĝin ĉi-tie en la franca lingvo.
Sabate la 24an de novembro je la 16a en la salono 121, prelego de Dennis Keefe : esperanto aŭ la ĉina : nova lingva ondo post la Breliro kaj la erao Trump ....?
Kultura Turlanda EsperantoCentro
Atentu : la prelego antaŭvidita vendrede
vespere ne okazos.
Temo de la sabata prelego :
Kiel la arboj povus savi la homaron
far Normand
Sabaton la 2an de Junio 2018
je la 18a
Senpaga eniro :
En la salono de la loĝantoj de la kvartalo
"Les Fontaines"
allée Monteverdi
37200 TOURS
(aliro tra la placo Eugène Labiche)
Prezentado esperante - tradukado francen
KULTURA TURLANDA ESPERANTOCENTRO
Temo de la prelego :
Kiel integriĝi en novan landon volontulante.
far
Zdravska
Tradukado plenumiĝas
Vendredon la 1an de Junio 2018
je la 18a
Senpaga eniro :
La Fuye, 89 route des vallées, Ballan-Miré
Kultura Turlanda EsperantoCentro
Temo de la prelego :
Kiel la arboj povus savi la homaron
far Normand
Sabaton la 2an de Junio 2018
je la 18a
Senpaga eniro :
En la salono de la loĝantoj de la kvartalo
"Les Fontaines"
allée Monteverdi
37200 TOURS
(aliro tra la placo Eugène Labiche)
Prezentado esperante - tradukado francen
LA KULTURA TURLANDA ESPERANTOCENTRO
ĉeestos en la budo n-o 32 (dekstren tuj post la enirejo) en la
LINGVA FESTIVALO
Sabate la 25an kaj dimanĉe la 26an de Novembro 2017
en la Haloj sur la 1a etaĝo
Placo Gaston Pailhou en TOURS
Anoj de nia asocio estos en la budo por informi vin pri la internacia lingvo esperanto. Ili klarigos al vi per kiuj rimedoj vi povas ĝin lerni, aŭskulti kaj paroli. Vi povos eĉ ĉeesti kurseton se vi deziras ekhavi ideon pri la lingvo. Pluraj kursetoj okazos sabate kaj dimanĉe. Se vi deziras scii pri la detala programo de la festivalo, vi povas elŝuti ĝin ĉi-tie en la franca lingvo.
Sabate je la 18a en la salono 121, prelego de Tim MORLEY : kial unu miliono da personoj nuntempe lernas esperanton ? Kaj vi ?
Se esperanto interesas vin, sciu ke kurso por komencantoj komenciĝos lunde la 27an de Novembro je la 17a en la salono 117 kaj okazos ĉiulunde de la 17a ĝis la 18a 30.
KULTURA TURLANDA ESPERANTOCENTRO
Rencontre organisée par le Centre Culturel Espéranto Touraine
CIKLO DE INTERNACIAJ
PRELEGOJ
La emo de la rusoj
al ĝardenlaboro
De kolkozoj al privataj ĝardenoj
Rakontoj – Humoro – Lumbildoj – Kantoj
far
Mikaelo BRONŜTEJN
Samtempa tradukado plenumiĝas
Merkredon la 24an de majo 2017
je la 18a
Senpaga eniro :
La Fuye, 89 route des vallées, Ballan-Miré
Mikaelo Bronŝtejn estas esperantoparolanta ruso, verkisto kaj poeto. Li estas famega en esperantio pro siaj muzikaĵoj.
KULTURA TURLANDA ESPERANTOCENTRO
Clklo de internaciaj prelegoj
Rainer KURZ
prezentas siajn interparoladojn kun
Reinhard SELTEN
nobelpremiita pri ekonomio en 1994
Lundon la 10an de oktobro 2016 je la 18a
Salono de la asocio de la loĝantoj de la kvartalo "Les Fontaines"
Allée Monteverdi (Aliro tra la placo Eugène Labiche)
37200 TOURS
Rainer KURZ estas germana kaj doktoriĝis pri telekomunikado.
De 1999 ĝis 2001 li estis prezidanto de la Germana EsperantoAsocio (GEA)
kaj plu estas unu el ties estroj.
Reinhard SELTEN estis en 1994 nobelpremiita pri ekonomio kune kun John Harsanyi et John Nash
pri siaj esploroj pri la teorio de ludoj.
Reinhard SELTEN estas emerita profesoro en la universitato en Bonn.
Li produktis verkojn en esperanto.
Kultura Turlanda Esperantocentro
Prelego kun lumbildaro
de la Pakistanano Saeed Ahmad*
Mardon la 22an de marto 2016
je la18a
En salono de la asocio de la loĝantoj de la kvartalo "les Fontaines"
aleo Monteverdi
(aliro tra la placo Eugène Labiche)
Prezentado Esperante – samtempa tradukado francen
*Saeed Ahmad estis lektoro en la komerclernejo de Ravalpindi.
Li estas verkisto de 22 libroj, parolas 4 lingvojn (panĝaban, urduan, anglan, esperanton).
Lia lasta libro titolas : La saĝeco de la sufismo de Panĝabio.
Saeed Ahmad estas invitita de la Kultura Turlanda Esperantocentro.
Tel : 02 47 55 20 10 esperanto-touraine37@wanadoo.fr
http://esperanto-touraine.olympe.in/index.php?lng=fr
[ 1 2 ] |