Aktualaĵoj
LA TURLANDA ESPERANTA KULTURCENTRO
ĉeestos
LA FORUMON DE ASOCIOJ
DIMANĈE LA 8AN DE SEPTEMBRO 2024
Senpaga eniro : 10a h - 18a h
LAGO DE LA BERGEONNERIE en TOURS
Anoj de nia asocio estos en la budo por informi vin pri la internacia lingvo esperanto. Ili klarigos al vi per kiuj rimedoj vi povas ĝin lerni, aŭskulti kaj paroli.
AMAP LA RICHE EN BIO (prononcu lariŝanbjo)
(France, AMAP = Association pour le Maintien d’une Agriculture de Proximité)
(Esperante, ADAP = Asocio por Daŭrigo de Agrokulturo Proksimeca)
LA BIOBAZARO
PRODUKTISTOJ, METIISTOJ, ASOCIOJ,
AKTIVAĴOJ, SURLOKA MANĜEJO
10a – 18a * SENPAGA ENIRO
PUBLIKA PARKO DE LA PRIOREJO DE SAINT COSME (prononcu sankom)
LA RICHE
L’ADAP La Riche en bio preparas sian biobazaron.
Vi trovos tie PLANTAĴOJN por niaj ĝardenoj, niajn lokajn BIOPRODUKTISTOJN, niajn lokajn METIISTOJN kaj ASOCIOJN kiuj respektas niajn valorojn.
Trinkejo : vinoj, bieroj, pomsukoj, salitaj kaj sukeritaj preparaĵoj, miso, salato de pastaĵo, rostoplato por viaj manĝoj…
Kelkaj membroj de nia esperantoasocio ĉeestos en budo, kie vi povos informiĝi pri la lingvo internacia esperanto kaj eĉ sekvi esperantokurseton.
LA TURLANDA ESPERANTA KULTURCENTRO
ĉeestos en la budo n-o 32 (dekstren tuj post la enirejo) en la
LINGVA FESTIVALO
Sabate la 25an kaj dimanĉe la 26an de Novembro 2023
en la Haloj sur la 1a etaĝo
Placo Gaston Pailhou en TOURS
Anoj de nia asocio estos en la budo por informi vin pri la internacia lingvo esperanto. Ili klarigos al vi per kiuj rimedoj vi povas ĝin lerni, aŭskulti kaj paroli. Vi povos eĉ ĉeesti kurseton se vi deziras ekhavi ideon pri la lingvo. Pluraj kursetoj okazos sabate kaj dimanĉe. Se vi deziras scii pri la detala programo de la festivalo, vi povas elŝuti ĝin ĉi-tie en la franca lingvo
Sabatee la 25an de Novembro je la 16a en la la salono 121 prelegos Robert Phillipson : Agnoski la lingvajn rajtojn por pli da justeco kaj paco.
TURLANDA ESPERANTA KULTURCENTRO
Staĝeto en St Genouph sabaton la 23an de septembro en kunvena salono de la Gimnazio "Les Petits Prés" de la 9a ĝis la 12a kaj ebleco kuntagmanĝi poste.
Luda posttagmezo "Kodnomo", "Skrablo", "Babadum", "Frazado"...
LA TURLANDA ESPERANTA KULTURCENTRO
ĉeestos
LA FORUMON DE ASOCIOJ
DIMANĈE LA 10AN DE SEPTEMBRO 2023
Senpaga eniro : 10a h - 18a h
LAGO DE LA BERGEONNERIE en TOURS
Anoj de nia asocio estos en la budo por informi vin pri la internacia lingvo esperanto. Ili klarigos al vi per kiuj rimedoj vi povas ĝin lerni, aŭskulti kaj paroli.