Chenonceau

chateau_chenonceau_mini.jpg

Chenonceau superpontas la riveron Cher [ŝer] kaj konsideratas unu el la tiel nomitaj Luarregionaj kasteloj, kvankam ĝi situas 12 kilometrojn sude de la rivero Luaro. Juvelo de la Franca Renesanco, la kastelo de Chenonceau estis konstruigita en 1513, de Tomaso Bohier, Intendanto de Francisko la 1-a por la financo). La arkitekto konstruis la kastelon sur la fundamentoj de fortika muelejo, kies ĉefturon li konservis.
La galerio, 60 metrojn longa, transiras Ĉeron. Ĝi estas konstruigita de Katarina de Mediĉoj, certe laŭ la planoj de Filiberto Delormo kiu, jam, konstruis la ponton laŭ la ordono de Diana de Potevo. Centre de la galerio, la surmetita plafono estas rimarkinda.
Dum la Unua Mondmilito malsanulejo estis instalita en la kastelo kaj 2254 vunditaj soldatoj tie estis flegataj. Dum la Dua Mondmilito la kastelo situis inter la de germanoj okupita parto de Francio kaj la libera parto, tiel iuj pasis tra la kastelon kaj la galerion en la liberan parton.

Por pliaj informoj, konsultu la subajn retejojn :

https://eo.wikipedia.org/wiki/Chenonceau

La sekva retejo estas en pluraj lingvoj, sed ne en esperanto.

http://www.chenonceau.com


Kreodato : 26/07/2015 15:46
Kategorio : TURLANDO - La kasteloj de la luarvalo
Paĝo legita 63752 fojoj