La makaronoj el Kormerio

Frato Johano finpretigis bongustegan recepton de makaronoj. Iun tagon, kiam li laboris apud siaj fornoj, fajrero elŝprucis el unu el la fajrejoj kaj bruligis lian robon, farante truon borderitan de nigro kaj rondan kiel ringo. Ekde tiam, la makarono el Kormerio (Cormery en la franca, prononcenda Kormeri) elmontras belegan umbilikon ege rekoneblan.


Kreodato : 14/10/2015 23:29
Kategorio : TURLANDO - La gastronomio
Paĝo legita 48492 fojoj